Sen timo / Labirinto de speguloj /Elektitaj verkoj sen gxenroj (Esperanto)

Márta Balogh Csurdu (verkisto) Imre Szabó (tradukisto)

Sen timo (félelem nélkül)

Cxiutage sxi vekigxas, ke sxi nagxas en sxvito. Oni devas dusxi sin! Preparigxi al la hodiauxa tago. Sxi pripensas, fiksas la forludajxojn. La taskoj estas po miloj. La tago strecxita. Sxi rotacias. Sxia konstanta pensoj estas, ke la strukturo estu funkcikapabla, gxi donu cxiam pli bonajn rezultojn, gxi certigu prosperon! Foj-foje sxi fartas malbone. Sxi flaras, la sensoj strecxigxas gxis rompigxo. Jam ankaux la kareson sxi akceptas kiel sovagxbesto, cxar sxi estis batata jam plufoje. Okazis, ke sxi kuregas per konkursauxto. Sxi tretas la pedalon, kaj auxtomobilo iras pli-pli rapide, sxi ne timas la rapidecon, ecx la rapidego fascinas sxin. Malheligxas. Nekonata vojo, sxi elauxtigxas. Tiam sxi rimarkas, ke sxi haltis sur la rando de ravino.  Sxi ektremas pro terurigxo. Sxi revenas al la gxusta vojo. Sxi estas respondeca homo. Sxi provas sin, kaj sxi lasas vivi la homojn, sxi helpas progresi ilin, se eblas. Sxi organizas la strukturon, dauxre konstruas gxin. Sxi sercxas kaj trovas partnerojn, sxi tenas la kontakton kun ili, sur la fronto, de la laboro  sxi uzas ankaux siajn du manojn, kvankam sxi estas la mastrino. Ankaux la cxefrolo apartenas al la mastrino. Ankaux la tempo portos siajn fruktojn. La procezo estas reala. En la ligoj videblas, kio estas grava. Esploro, kontrolo, gastigado estas egalvaloraj. Sxi konas la tuton, se eblas. Sxi scias, kio kion kauxzas. Sxi strebas certigi optimalajn kondicxojn. La futuro apartenas al la funkcikapabla strukturo. Tion komprenas cxiuj mastroj. Cxiuj homoj respondecas. Tiu havas la cxefrolon, kiu la tutan strukturon tenas en la manoj. Sxia respondec-entrepreno estas sentima.